Lauren, koramikino de Benny The Irish Polyglot lernas esperanton.
Esperantistoj…
Eble neniu alia menciis…eble jes
Lastatempe mi vidas novajn aferojn kun la etikedo “esperanto” ĉi tie en tumblr, subite kelkaj personoj reaperis kaj aliaj ekaperis, delonge mi vidis nenion el alexescomu (kiun parenteze mi salutas el Meksiko - Saluton, Alex!), sed ankau novajn aferojn, kiel la forgesita kaj reaperinta la-kojoto.
Mi ne scias kion vi pensas, karaj aliaj esperantistoj, sed mi aplaudas ĉiun novan manifestacion en Esperantujo, multaj personoj eklernas la lingvon, multaj aliaj tion faris delonge. Kaj por ĉiuj, la plej teda afero en Esperantujo estas ĉiam legi kaj skribi pri la lingvo mem (ĉu gramatiko, ĉu ĉi tiu vorto taugas, ĉu ni akceptu novajn proponojn, ĉu oni uzas tiun au alian volapukaĵon, ĉu ĉu ĉu..). Mi ne diras ke oni forgesu ĉion pri la lingvo, sed mi diras ke ni devas ankau esplori aliajn homajn ecojn.
Ekzemple, en la fejsbuka grupo oni konstante babilas pri religio, tiu temo por kelkaj ja tedas, por aliaj tute ne. Aliaj oftaj temoj estas politiko (ĉu dekstraj bonaĵoj, ĉu maldekstraj bonaĵoj, ĉu ĉiuj eraras, ĉu nur mi pravas…), vegetaranismo (ni savu bovinojn!) kaj lernado de aliaj lingvoj. Ĉu estas ĉio, kion nia cerbo kapablas pritemi?
Lastatempe mi vidis kelkajn fotojn el la baldau esplorota Marso, en la blogo beautifulmars-esperanto . Mi tion ŝategus vidi ĉiutage! Kune kun klarigoj, esploroj, tradukoj kaj personaj opinioj de la verkanto. Preskau neniam mi vidas aferojn pri literaturo (ĉisemajne mi legis ĉi tiun libron kaj mi opinias ke…); nek pri scienco (krom la foje aperanta blogo de teknologio); ankau neniam mi vidas aliajn aferojn, kiel interpersonajn ludojn, inkluzivantaj aliajn uzantojn de Tumblr partopreni, praktiki la lingvon per vera uzado kaj amuzado. Neniam en Esperantujo mi vidas fantikan-fikciumadon(fanfiction); Preskau nenion pri videoludoj, krom moosader, kiu diligente kreas kaj verkas bonegajn pioniraĵojn ene de la esperanta movado (ĉar per ludoj oni atingas la infanojn…kaj sen infanoj la movado mortos). Apenau kelkaj faras ion pli ol paroli pri la lingvo mem, apenau kelkaj respondas privatajn parolinstigajn mesaĝojn, apenau la movado en Tumblr funkcias…
Mi ne scias kio okazos kun la movado pere de interreto, multaj bonaj aferoj aperas, sed la aliaj aferoj (ehm ehm la reala vivo de la personoj ehm ehm) tiom fortas ke, eĉ en la plej diligentaj apogantoj de la lingvo, ĉio iras rubujen.
Se la movado ne komprenas ke nia lingvo estas kiel ĉiu alia, en kiu oni povas fari vere bonajn amuzajn interesajn homplenajn aranĝojn, la vera uzo de Esperanto iĝos limigata al la parolado pri gramatiko.
Mi ne scias ĉu vi, kara leganto, same kiel mi, komencos de-nun blogi novajn aferojn, ne nur pri la lingvo, sed pri via vivo, pri via etoso, via urbo, viaj konoj, via universitato, viaj lastaj ŝanĝoj…
Mi pet…ne, mi defias vin, komencu blogi ĉiutage ion pri io ajn, ion pri via vivo, propran okazaĵon, universitatan interesaĵon, urban legendon, ion ajn. Se eblas (mi profitas por saluti kaj aplaudi al noktema), faru videon, faru sonregistraĵon, verku poemojn same kiel katerinjo, faru ion ajn plus paroli pri la lingvo. Kaj ne hezitu, ne timu erari, ni ĉiuj estas homoj kaj “errare humanum est” (erari home estas).
Mi dankas vin pro legi tiom longan aferon, mi esperas respondojn, demandojn, reblogojn kaj ĉiajn ajn komentojn…ĉar tial estas la lingvo, por komuniki nin kun aliaj.
Nu, tial mi komencis ĉi tiun blogon ;)
(Source: omniglota)



